Zamenhof [Ernest Drezen] (fb2) читать онлайн


 [Настройки текста]  [Cбросить фильтры]

Zamenhof

Verkis: Ernest Drezen

Eldonado: Inko Tyresö  2000

Grandeco: 50 p.

Proksimuma verkojaro: 1929

Kreis la Esperantan tekston: Drezen

I. Zamenhof kaj Zamenhofa mondkoncepto

Zamenhofa junaĝo

La karaktero, la pensmaniero kaj la tuta personeco de Ludoviko Zamenhof — estonta aŭtoro de la lingvo esperanto — formiĝis dum lia junaĝo sub influo de tiu socio kaj tiuj politike-ekonomiaj kondiĉoj, kiuj estis karakterizaj por rusa imperio kaj okcidentaj ĝiaj regionoj dum la dua duono de la deknaŭa jarcento.

Ludoviko Zamenhof naskiĝis la 15an de decembro 1859 en Bialystok  de gepatroj hebreaj.

En Bialystok  80% da loĝantoj estis hebreoj. Aliaj 20% da loĝantaro apartenis al rusoj, poloj, germanoj.

La ĝenerala politiko de la cara registaro en la okcidenta lando kaj speciale en la tiel nomata Pola-Reĝlando konsistis en instigado malamika de unu nacio kontraŭ alia. Subpremataj en libera disvolvo de sia nacia vivo kaj kulturo, — poloj kaj hebreoj helpis al tiu subpremado per reciprokaj malamikaĵoj. Pleje suferis nature hebreoj.

Dum la infanecaj jaroj de Ludoviko (1863-1865) okazis la lasta Pola revolucio, sufokita plej kruele de rusaj ĝendarmoj kaj regimentoj.

Ĉe tia ĝenerala situacio estis speciale notinda, ke la patro de Ludoviko — Marko Zamenhof, privata lernejposedanto en Bialystok , ricevis oficialan ŝtatan postenon. Li fariĝis instruisto en la ŝtata mezlernejo, kio estis okazo malofta por la hebreoj.

En la j. 1873 Marko Zamenhof transloĝiĝis kun sia familio Varsovion, kie li instruis germanan lingvon en Reala lernejo kaj Veterinara Instituto.

Evidente Marko Zamenhof havis grandan konfidon ĉe la ŝtataj kaj policaj aŭtoritatoj. En Varsovio estis al li permesite malfermi privatan pensionejon por lernantoj.

Permesoj por tiaj pensionejoj estis donataj de la registaraj institucioj kun granda singardemo — nur al tiuj, kiuj neniurilate povus malbone influi la lernantojn, kaj la hebreoj ja estis ĉiam speciale suspektataj de la cara politika polico.

Konfido, kiun ĝuis Marko Zamenhof ĉe la ŝtataj aŭtoritatoj, plue montriĝis en la fakto, ke li fariĝis cenzuristo por eksterlanda gazetaro * .

*   E. Privat , Vivo de Zamenhof. London , 1920. p. 28.

Mortis Marko Zamenhof 70 jaraĝa en la 1907, havante titolon “Ŝtatkonsilisto” * .

*   E. Wiesenfeld . “Galerio de Zamenhofoj”. Horrem b. Köln , 1924. p. 7.

Detalajn informojn pri Zamenhofa junaĝo oni povas ricevi el la citita verko de E. Privat  “Vivo de Zamenhof”, kies aŭtoro estis allasita al la familiaj arĥivoj de Zamenhof.

Patro de Zamenhof estis laŭ ĉiuj atestoj — severa homo, kapabla lingvisto, pedagogo — principe kaj praktike aplikanta la metodojn de carreĝimaj lernejoj. Fizikaj punoj ne estis maloftaĵo ĉe la infanoj de Marko Zamenhof. Certa krudeco kaj severa plenumado de la postuloj oficaj devis esti liaj nepraj ecoj por sukcesi en lia ŝtata kariero, tiel nekutima inter la hebreoj ruslandaj.

La patrino estis molanima, profunda kredantino male al la patro-ateisto.

Ludoviko heredis de sia patro kapablon por studoj diversaj kaj speciale por lingvo-studoj, obstinon kaj persiston. De patrino li heredis — modestecon, trankvilon kaj sopiron al io, kio levus lin super la vivo ordinara. Li ĝuis aŭtoritaton kaj amikecon de ĉiuj siaj lernejkamaradoj. Privat  atestas, ke en lernejo “por problemoj malfacilaj de lerneja tasko li estis helpema konsilanto”. En la hejmo kaj ekster la hejmo Ludoviko akre sentis la ĝenon, kiun kaŭzis lia hebrea deveno kaj malfacilaj vivkondiĉoj de lia familio. Malfacila kaj peza estis lukto de Zamenhof, studento kaj komencanta kuracisto, por rajto vivi kaj por prizorgi la necesajn vivrimedojn.

La tuta Zamenhofa ideologio ensorbita de li en hejmo, lernejo kaj sur stratoj de Bialystok  kaj Varsovio estis tiu de la nacie kaj ekonomie premita kaj ekspluatata etburĝaro de polhebreaj urbetoj Pollandaj.

Privat  rakontas: “Pri laboristoj, pri malriĉaj homoj gimnaziano Zamenhof pensadis pli kaj pli. En rondo familia li ŝatis legi laŭte el versaĵoj de poeto rusa Nekrasof ” — poeto de mizero kaj sufero; kaj “dum tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj preferis loĝi en kvartaloj ĝiaj for el mondana societo”.

Frato de Ludoviko — Leono Zamenhof rakontas en verketo “El biografio de L. Zamenhof”:

“Ankaŭ dum la jaroj gimnaziaj lin multe interesis diversaj sociaj demandoj.”

“De plej junaj siaj jaroj li revis pri solvado de tiaj problemoj, sed plej multe lin interesis la problemo de diversnaciaj interrilatoj. Ĝi instigis lin ekprovi kreon de lingvo neŭtrala internacia.”

La familio kaj la ĉirkaŭanta lin socio ne povis doni al Ludoviko ĝustajn klarigojn pri la kaŭzoj de la ekzistanta nacia kaj ekonomia subpremo, pri la veraj kaŭzoj de nacia batalado kaj malamikemo reciproka.

Patro-cenzuristo verŝajne eĉ zorgis, ke en la cerbo de lia filo ne trafu iuj danĝeraj ideoj. La milda patrino volis ĉion solvi per ama kaj paca maniero.

Rezulto estis, ke tiujn problemojn sociajn, tre gravajn, Ludoviko klopodis solvi memstare. Li ricevis ideon, ke la kaŭzo ĉefa de intergenta malamikemo estas diferenco de la lingvoj. Jam tre juna li venis al tiu ideo; kaj en la jaroj maturaj tiu ideo akiris ĉe li ĉiam pli gravan rolon. Pli malfrue, kiam li povis ekkoni ankaŭ aliajn pli realajn konceptojn sociologiajn, — tiu ĉefideo de lia vivo akiris por li jam tian gravecon, ke ĝi ĉiujn aliajn pensojn forŝovis malantaŭen.

Do la tuta idearo de Zamenhof estis ligita kun la problemo pri Lingvo Internacia, kaj tial Zamenhof neniam sukcesis vidi iujn aliajn solvojn por la “malbenitaj problemoj sociaj” ol tiuj solvoj, kiuj metis sur la unuan planon la ideon pri Lingvo Internacia.

Tia konceptaro de Zamenhof havis eĉ certan utilon. Tre verŝajne nur dank’ al ĝi Zamenhof pripensis ĝis la fino, ellaboris ĝis la fino kaj sukcesis realigi sian revon pri la lingvo internacia.

La problemoj fakte pli gravaj restis por li ĉiam flankaj kaj tuta lia atento, tuta streĉo de lia menso estis ĉiam direktita nur al unu — por li sentime grava punkto.

*  “Fundamenta Krestomatio”, p. 269

Zamenhof konsideris sin kiel pioniro, kiel profeto de tiu ideo. Li antaŭvidis multajn obstaklojn, sed li kredis al sia praveco kaj al fina triumfo de sia ideo.

Tial li skribis: “La pioniroj de novaj ideoj renkontas nenion krom mokoj kaj atakoj, la unue renkontita, tre malmulte lerninta bubo rigardas ilin de alte kaj diras al ili, ke ili okupas sin je malsaĝaĵoj...”

Kaj:

“La homoj miras, kiamaniere en nia praktika tempo povas aperi tiaj malsaĝaj fantaziuloj ...” *

*  Fundamenta Krestomatio p. 274-276.

Sed tempo forpasas, kaj la hieraŭaj ideoj primokataj iom post iom fariĝas ĝenerale akceptitaj kaj Zamenhof sukcesis ĝisvivi grandajn triumfojn kaj gravajn akceptojn, se ne por sia “socia idearo”, do tiam por la praktike de li solvita problemo pri la Lingvo Internacia.

La interna ideo de esperantismo

La mondo akceptis formon de Lingvo Internacia, kiun proponis kaj defendis D-ro Zamenhof.

Sed malsukcesis tiuj sociaj ideoj, kiujn Zamenhof de la komenco mem intime ligis kun sia lingvo.

Dum gimnaziana kunveno de la j. 1878, festinta kreon de la unua formo de Lingvo Internacia, oni kantis himnon:

“Malamikeco de la nacioj

Falu, falu, jam venis tempo”...

En la raporto, prezentita dum la j. 1900 al kongreso de Franca societo por progresigo de sciencoj, Zamenhof, defendante la eblecon de Lingvo Internacia, samtempe plurfoje argumentas kontraŭ ŝovinismo, kiel produkto de lingva diferenco.

Sincere li klopodas konvinki la ŝovinistojn, ke amo al sia popolo kaj al la tuta homaro troviĝas en sama rilato kiel amo al sia familio kaj al sia nacio * .

Dum la III Universala Kongreso de esperanto en Cambridge  (1907 j.) Zamenhof forte akcentis:

“Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn”.

En sia memuaro prezentita al la Internacia Kongreso de Rasoj en Londono (26-29 VII, 1911), li asertas, ke la kaŭzo de malamo intergenta ne estas kaŭzo ekonomia:

“Ni malamas fremdajn gentojn ne ĉar ni timas, ke ili nin ekonomie englutos, sed ni krias pri englutado tial, ke ni ilin malamas.” *

*  L. Zamenhof. “Gentoj kaj Lingvo Internacia”. Leipzig . 1912 p. 4.

Sendube erara estis la pretendo de Zamenhofa memuaro, ke “ne kaŭzoj ekonomiaj kreas la intergentan malamon”. Ĝuste tiuj kaŭzoj ĝin kreas. La ekonomia konkurado de diversnaciaj financistoj kaj entreprenistoj — estas ĉiam prezentata kiel konkurado inter nacioj kaj gentoj. Samtempe la klasoj ekspluatantaj lerte organizas gentan malamon inter la klasoj malsuperaj de la socio, ĉar sub tiu ŝirmo estas faciligata ekspluatado de tiuj klasoj malsuperaj kaj estas malfortigata ilia povo por organizita kontraŭstaro al la tendencoj ekspluatistaj.

Same eraris Zamenhof, kiam en la j. 1913 li asertis ke “lingva ŝovinismo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de malamo inter homoj” * .

*  Dro L. L. Zamenhof “Deklaracio pri Homaranismo”, Madrid , 1913, p. 11.

Li en tiu frazo anstataŭis kaŭzon per la sekvo, ĉar ŝovinismo mem estas sekvo de la nuntempaj sociaj rilatoj kaj tute ne ĝia kaŭzo.

Tia grandigo de la genta kaj lingva problemo, malakceptata de seriozaj laborantoj kaj batalantoj sur la kampo de la sociaj reformoj, — estis la ĉefideo, kiun kun la lingvo akceptis kiel aksiomon la unuaj pioniroj de la nova lingvo.

Ĉirkaŭ tiu ideo grupiĝis la unua areto de esperantistoj, kaj tiu ideo estis la liganta por ili centro.

Same kiel la idealismo Zamenhofa instigis lin kaj helpis al li doni skizon de la principoj, sur kies bazo komenciĝis kaj pluen progresis esperanto, same la “interna ideo de esperantismo” instigis unuan grupeton de esperantistoj batali por esperanto, uzi ĝin kaj tiamaniere konduki ĝin al tia grado de perfekteco, kiam ĝi jam povis esti prenita kaj uzita de rondoj pli vastaj, konsiderantaj lingvon kiel simplan instrumenton kaj forĵetantaj la tutan “socian idearon” Zamenhofan.

Zamenhof, blindigita de siaj ideoj, ofte ne povis rimarki la ekzistantajn kontraŭdirojn inter siaj asertoj kaj la vivo reala. En sia parolado dum la VI Internacia Kongreso en Washington  (1910) li salutis Usonon per la vortoj: “Lando de libereco, lando de estonteco”... Zamenhof estis tiel ĉarmita per la penso, “ke tiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio”, ke li forgesis pri la milionoj da nigruloj persekutataj kaj ekspluatataj.

Li forgesis, ke la ŝovinismo lingva kaj religia en Usono disfloras same riĉe, kiel en la landoj Eŭropaj (eble nur sub iom aliaj formoj), ĉar la sistemo de socia ordo en Usono kaj Eŭropo enhavas ja nenion esence diferencan.

Vere, post unu jaro en memuaro, adresita al la “Kongreso de Rasoj”, Zamenhof jam faris kelkajn rezervojn por aliaj kaŭzoj de sociaj malpacoj. Li skribis:

“La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion... Daŭros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas interne de ĉiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj k. t. p. sed plej terura el ĉiuj, la malamo intergenta, tute malaperos”. *

*  L. L. Zamenhof “Gentoj kaj Lingvo Internacia”. Leipzig  1912. p. p. 11-12.

Sed eĉ en tiu sia memuaro nek unu vorton diris Zamenhof pri tio, ke la lingvo, — mem estas produkto de certa socio, de certaj formoj de mastrumado kaj de socia produktado. La ideo pri la lingvo, unuiĝinta kun la nebula “interna ideo de esperantismo” superregis en menso Zamenhofa ĉion alian.

Ĉe sia lasta oficiala parolo antaŭ kongreso esperantista (VIII Kongreso, Krakow  1912 j.) Zamenhof ree akcentis tre kategorie, ke: “esperanto estas ne sole simpla lingvo, sed ke ĝi estas grava socia problemo”.

Homaranismo

Certe en sia “Deklaracio pri Homaranismo” (1913 j.) Zamenhof mem konstatis, ke “esperantisma ideo prezentas nur ne difinitan fratecan senton kaj esperon... kiujn naskas la rekontiĝado sur neŭtrala lingva fundamento”...

Sed li volis kredi ke la Lingvo Internacia jam kreis adeptojn pretajn por aliĝi al iuj pli klare esprimitaj filozofie-etikaj principoj.

La unua Universala Kongreso de esperanto sugestis al li penson ke:

“Nun en Bulonjo sur Maro fakte komenciĝas en pli granda mezuro la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de la homaro”.

Li volis kredi, ke esperanto kaj ĝia interna ideo jam komencas unuigi homaron en “unu rondo familia, ĉar nun ni vidas antaŭ ni grandegan nombron da varmegaj amikoj de esperanto, kiuj reprezentas per si preskaŭ ĉiujn landojn de la tera globo, preskaŭ ĉiujn naciojn, ĉiujn rangojn kaj klasojn de la homoj”.

Tiuj vortoj estas fakta esprimo de la idealo de klas-paco. Eble en limigita rondo de la unuaj esperantistoj, renkontantaj unu alian por unu semajno sur neŭtrala tero de Universala Kongreso, tiu “klaspaco” eĉ estis realigebla. Sed nature neniu lingvo, neniu interna ideo kapablas kaj kapablos starigi tian klaspacon en ordinaraj kondiĉoj de homa kunvivado, ekspluatado kaj laborado.

Memorante la tagojn de Bulonja Kongreso Zamenhof post unu jaro skribis: “La mirinda sukceso de la Bulonja Kongreso konvinkis la iniciatorojn de la homaranismo, ke absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj estas plene ebla”. *  Tial anstataŭ nebula esperantismo li decidis fondi pli klare difinitan filozofie-socian movadon “Homaranismon”.

*  “Homaranismo (Hilelismo)”, Peterburgo, 1906, p. 5.

Samloke (p. 6) Zamenhof klarigas la ĉefan celon kaj konvinkon de homaranoj: “La homaranoj estas konvinkitaj ke ĉiu nacia aŭ religia ŝovinismo kaj ĉiu celado de unu gento regi super aliaj gentoj, kiel bazita sur malvero kaj rajto de pugno, pli aŭ malpli frue devas malaperi”.

Ankaŭ en tiuj vortoj mankas kompreno por la fakto, aŭ estas intence prisilentita la fakto, ke por la malapero de ŝovinismo necesas premiso — malapero de nuntempa socio, ĉe kiu klasoj superaj premas kaj ekspluatas la klasojn malsuperajn.

La fundamenta esenco de la homaranismo estas esprimita en la I kaj II punktoj de la “Deklaracio pri Homaranismo” de la j. 1913.

“Mi rigardas la tutan homaron kiel unu familion, la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn kaj sentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj malfeliĉoj”, kaj:

“Ĉian ofendadon aŭ premadon de homo pro tio, ke li apartenas al alia gento, alia lingvo, aŭ alia religio, aŭ alia socia klaso , ol mi, mi rigardas kiel barbareco”.

Tre karakterize por Zamenhof estas, ke en la unua redakta formo de la “Deklaracio” *  mankis la vortoj “aŭ alia socia klaso”.

*  “Dogmoj de Hilelismo” Peterburgo, 1906 p. 13-14.

En la intertempo de la jaroj 1906-13 la penso de Zamenhof lernis konsideri gravecon de la socia problemo pri klasdiferenco.

Sed, lerninte tion, Zamenhof ne volis kaj ne povis reesplori ĝustecon de siaj ideoj. Li metis la klasdiferencon apud diferencoj gentaj, lingvaj kaj religiaj, kaj pensis ke ĉiuj malbonaĵoj, rezultantaj el tiuj diferencoj, estos solvataj per akcepto de lingvo komuna kaj de mondkoncepto homaranista.

Tiujn-ĉi ideojn Zamenhofajn, kiuj kapablus nur fuŝi realan komprenon de la ekzistantaj soci-fortoj, necesas repuŝi plej energie.

Kaj tamen kelkaj flankaj praktikaj konkludoj de Zamenhof, rezultantaj el lia Dogmaro meritas aprobon kaj akcepton.

En la kvara punkto de la “Deklaracio pri Homaranismo” (1913 j.) li skribis: “Ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti nomon neŭtrale geografian, sed ne la nomon de ia gento”.

Ĝuste en Sovet-Unio, efektiviginta plej vastan liberecon por ĉiuj nacioj kaj popoloj, tiu principo estas praktike enkondukita per la nomoj “URSS, Nord-Okcidenta lando, Urala lando” k. t. p.

Same la propono de Zamenhof en kvina punkto de la Deklaracio pri edukado de infanoj en senŝovinisma spirito — estas efektivigita ĝuste en Sovet-Unio per specialaj kursoj de tiel nomata “Internacia edukado”. Ankaŭ en kelkaj aliaj landoj specialaj, starigitaj en lernejoj, kursoj pri “Ligo de Nacioj” pretendas efektivigi tiun ideon de Zamenhof.

En Sovet-Unio estis same akceptita la principa diferencigo de ideoj pri “lingvo devena (gepatra)” kaj “lingvo persona (de ĉiutaga uzo)”.

Naciismo kaj ŝovinismo

ĉe Zamenhof (Zionismo) Fakte la penso pri propra popolo kaj ĝiaj malfeliĉoj estis kaŭzo, kiu inspiris Zamenhofon mem por la ideo internacilingva kaj por la “interna ideo de esperantismo”.

Ni trovas atestojn, ke eĉ la lingvon internacian li komence volis krei “unue kaj ĉefe por sia malfeliĉa popolo, dividita inter multaj landoj kaj lingvoj, popolo kiu ree povos esti unuigita dank’ al la lingvo” * .

*  vidu O. D. Ribaulb  “Rememoraĵoj pri la unua tempo de Esperanto” en la “Progreso”, Praha , 1927 j. N 3., p 18.

Certan tempon dum siaj studentaj jaroj “li multe studis kaj okupiĝis pri la kolonizo de tero en Ukrajnujo per hebreoj...” Li revis pri Palestino. Multajn poeziojn kaj propagand-artikolojn li skribadis tiutemajn.

“Dum la unua sionista kongreso en Varsovio li havis brilan paroladon, kiu famigis lin en la koncernaj sferoj” * . Pri la samo rakontas ankaŭ E. Privat .

*   E. Wilsenfeld . “Galerio de Zamenhofoj”, Horrem bei Köln , 1924 j. p. 13.

Tamen kun paso de la tempo Zamenhof komprenis, ke zionismo estas nur alia formo de la sama nacia ŝovinismo, kiun li lernis per tuta forto de sia menso malami de sia junaĝo mem.

Lasinte ideon de zionismo, Zamenhof ne povis akcepti ankaŭ la ideojn de konsekvencaj asimilistoj, kiuj, prezentante ideologion de certa parto de bonstata hebrea burĝaro, volis vidi solvon por la hebrea problemo en plena dissolvado de la nacio hebrea inter nacioj ĝin ĉirkaŭantaj.

Li volis konservi pura kaj senmakula sian “neŭtralan supernacian homaranismon”.

Ĉe Zamenhof forestis paroloj pri aktiva batalo kontraŭ la kaŭzoj de nacia subpremiteco. Restis nur vortoj konsolaj en la punkto VIII de la Deklaracio pri Homaranismo:

“Se en mia hejma lando ĉiuj laboroj estas ekspluatataj laŭ la oportuneco aŭ gloro de unu speciala gento kaj tio paralizas mian entuziasmon por socia laborado, aŭ eĉ devigas min revi pri alia hejmolando, mi ne devas malesperi, sed mi devas min konsoli per la kredo , ke la nenormala stato en mia hejma lando pli aŭ malpli frue pasos”.

Tiu mola pasiva esperado estis ne sufiĉe konkreta por asimilistoj, kaj ĝi same ne estis akceptebla por la aktivaj zionistoj, kiuj volis organizi nacie kaj ŝtate la premitan popolon. La ideoj per kiuj Zamenhof volis servi al sia popolo restis ne akceptitaj de tiu popolo.

La 30 VI 14 Zamenhof rifuzis partopreni fondon de Hebrea ligo, al kies iniciatintoj li skribis jenon:

“Laŭ miaj konvinkoj mi ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio.”

“Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj — kiel nature sindefenda reago — estas multe pli pardoninda ol la nacionalismo de gentoj premantaj, sed se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas ne prudenta... mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta”. *

*   E. Privat , “Vivo de Zamenhof”, London , 1920, pp. 185-186.

Li volis kredi ke “per tio mi alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma”.

Religiaj konceptoj de Zamenhof

La neeviteblaj kontraŭdiroj inter la vivo reala, kiun li observis, kaj la idealiste konstruita teorio homaranisma kaŭzis, ke Zamenhof, konsciante sian malfortecon, venis al akcepto de certa kredo religia aŭ kvazaŭ-religia.

En la “Preĝo sub verda standardo”, deklamita de Zamenhof dum la 1-a Kongreso, li parolis pri dio, kiel nekonata fortego, forto mistera la mondon reganta.

Same en la deka punkto de la “Deklaracio pri Homaranismo” li parolas pri dio, kiel “la plej alta, por mi nekomprenebla forto”.

Nekomprenitaj kaj nekompreneblaj restis por li la kreaj fortoj de homa socio. Tial mankis al li firma scio pri la ĝusteco de la vojoj, kiujn li volis trairi.

Mankon de tia scio li anstataŭas per kredo religia, — vere nobligita kaj idealigita.

En la temploj homaranoj, kies kreon li sopiris, Zamenhof rekomendis anstataŭ iuj ritaj diservoj aŭskultadi:

“la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro, pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia ‘mi’ al la universo kaj al la eterneco...” *

*  “Homaranismo (Hilelismo)”, Peterburgo, 1906. p. 15.

Zamenhof ne volis scii, sed sendube li sentis ke lia filozofio tute ne alkonformiĝas al la reala vivo. Li ne povis esti absolute certa, ke la projektata de li solvo por sociaj problemoj donos solvon kontentigan por ĉiuj maldolĉaĵoj de la nuna vivordo.

Por li plua garantio kredi al sia verko estis kredo al tiu forto nekonata, kiun ignoras kaj kiun ne bezonas homoj, kies penso trapenetris la realan iron de la homa historio kaj kiuj ekkomprenis la verajn fortojn, tiun iron influantaj.

Zamenhof volis, ke homoj aliaj ne travivu tiun tragedion de hezito kaj de fantoma serĉado, kiun travivis li mem, kiam li, deksesjara knabo-ateisto, revante pri la bono de la homaro kaj ne havante ĝustan ideon pri la vojoj de homara evoluo, devis por savi sian idealisman konceptaron, reveni al dio kaj religio.

Zamenhof volis: “savi sian posteularon kontraŭ senprogrameco kaj konsekvence kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon”.

Certe jam ne konvinkige, sed artifike sonas la alvoko, kiun preparis Zamenhof dum milito por la projektata kongreso por neŭtrale-homa religio:

“Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj reguloj, ĝi bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon... kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam ĝi vidas alian infanon, eble tre malriĉan, sed kun feliĉa koro, irantan en sian preĝejon, dum ĝi mem havas nenian gvidantan regularon, neniajn festojn, neniajn morojn!” *

*   E. Privat , “Vivo de Zamenhof”, London , 1920, p. 175.

La gvidanta regularo povas esti donata al la infano tute sendepende de iu edukado religia. Necesas nur, ke la edukado, gvidanta regularo, festoj kaj moroj starigitaj — donu al infanoj certan volon, firman scion kaj konvinkon por la vivo.

En Sovetio senreligia edukado donas al la infanoj multe pli da veraj vivo-principoj, ol povas doni iuj ajn instruoj de ekleziuloj diversspecaj. Certa-sence tiuj sovetiaj infanoj kreskos kaj estos laŭ volo, scio kaj konvinko veraj kaj indaj homaranoj.

Al Ludoviko Zamenhof infano kaj junulo tiu scio kaj tiu konvinko mankis kaj lia volo ne mankinta kondukis lin al falsaj teorioj artefaritaj, idealistaj.

Tolstoj  kaj Zamenhof

La ideoj de Zamenhof pri starigo de paco anstataŭ ekzistantaj interlukto kaj batalo “inter homoj, gentoj kaj soci-klasoj” — havis certan parencecon kun ideoj similaj, esprimitaj de la granda rusa verkisto L. N. Tolstoj .

E. Privat  skribis: “Post brila novelista kariero la riĉa grafo konvertiĝis al simila idealo pri kia Zamenhof jam vivis de post infaneco”. *   Tolstoj  same kiel Zamenhof komprenis la malbonojn de la nuntempa soci-ordo. Tolstoj  same kiel Zamenhof ne sukcesis kompreni la leĝojn, kiuj direktas progreson de homa gento kaj socio. Serĉinte elirejon el la nuntempa malbono ili ambaŭ dronis en teorioj idealistaj.

*   E. Privat , “Vivo de Zamenhof”, London , 1920, p. 88.

Ambaŭ ismoj — tolstoj anismo kaj homaranismo estis protestoj kontraŭ la formoj de moderna kulturo, kontraŭ la sistemoj politika kaj ekonomia de la moderna socio.

Sed al Zamenhof mankis tiuj kuraĝo kaj konsekvenco, kiujn posedis Tolstoj .

Tolstoj  faris energian alvokon por reveno al la natura vivo, por detruo de la nuntempa kulturo, por plena natura ĉesigo de la homaro-ekzisto.

Tolstoj  venis ĝis la finaj logikaj konkludoj. Li skribis: “la homoj ne havas rajton profiti ne nur la fervojojn, vaporon, elektron, telefonon, fotografion, la senfadenan telegrafon, sed eĉ la simplan preparadon de la fero kaj de la ŝtalo, ĉar ĉiuj ĉi perfektigoj kaj inventoj estas uzataj nur por starigo de la pasioj, por ĝuoj, diboĉado kaj ekstermado de homoj”. *   Tolstoj  esprimis esence reakcian ideologion de la socioklasoj terkulturistaj, kiujn la rapida evoluo de nuntempaj produktad-rimedoj ĵetas en seneliran, ĉiam pli progresantan mizeron kaj malesperon.

*  El la verko “Kredu vin mem”. en Esp.: L. N. Tolstoj  “Pri la perforto, milito kaj revolucio”. Sofio 1928 p. 12.

Zamenhof restis ĉe mezaj pozicioj. Al finaj konkludoj logikaj li ne venis kaj ne povis veni. Plena akcepto de tolstoj anismo ja farus tute ne necesa, tute senutila tutan bataladon de Zamenhof por la lingvo komuna. La mezaj pozicioj de Zamenhof restis tiuj de la urba etburĝaro, ne vidanta revenon al mastrummetodoj de antaŭindustria epoko, sed samtempe suferanta pro premo kaj ekspluatado de la moderna koncentriĝanta kaj ŝtatiĝanta financ-kapitalo.

Tiuj mezaj pozicioj povis produkti nur senforman atendon kaj esperon “ke iam ĉio ŝanĝiĝos kaj boniĝos”.

Tamen en la senformaj idealistaj sopiroj de Zamenhof estis io komuna al tolstoj anismo. Tion atestis la letero de Tolstoj  mem, datita 27 IV 1894. Li skribis:

“Mi vidis multfoje, kiel homoj rilatis malamike nur dank’ al materiala malhelpo je reciproka komprenado. La lernado de esperanto kaj ĝia disvastigo estas sendube kristana afero, kio estas la ĉefa kaj sola celo de la homa vivo”.

La eldonejo de Tolstoj aj verkoj “ Posrednik ” konsekvence al tiuj paroloj ekinteresiĝis pri esperanto kaj decidis organizi pli vastan propagandon por esperanto.

Sed por la cara registaro estis malagrabla eĉ la negativa kritiko de la nuntempo, kiun donis Tolstoj .

Ĝi rimarkis la interligon okazontan inter tolstoj anismo kaj esperantismo. Sufiĉis publikigi artikolon de Tolstoj  “Kredo kaj Prudento” en No 2 de “La Esperantisto”, 1895 j, por ke tiu gazeto estu en Ruslando por ĉiam malpermesita.

Tiamaniere la unua provo pli intime interligi la ambaŭ movadojn donis gravan baton al juna senforta ankoraŭ esperanto.

Eble tio estis plua kaŭzo, kial tiu interligo ne fariĝis pli intima kaj pli forta.

Idealismaj kontraŭdiroj de Zamenhof

Homo sincera, Zamenhof ofte fiksadis diversajn mankojn de la nuna socia ordo. Sed donante negativan kritikon por tiuj mankoj li ne kapablis fari konkretajn pozitivajn proponojn por ilia forigo.

Li volis, li celis doni socian valoron al siaj pensoj kaj paroloj. Dum la II Internacia Kongreso Esperantista, ( Genéve  1906 j.) li diris:

“Senkolora oficiala parolo estus granda peko de mia flanko. Mi venas al vi el lando, kie nun multaj milionoj da homoj malfacile batalas pro libereco, pro la plej elementa homa libereco, pro la rajtoj de homo”.

Sed la limigitaj konceptoj de esperantismo permesis al li paroli nur pri unu el la sekvoj kaj tute ne pri la kaŭzo:

“Krom la batalado pure politika, kiun ni esperantistoj ne povas tuŝi, mi vidas en tiu lando bataladon inter la gentoj”. Zamenhof bone parolis pri:

“Aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj”.

Sed li ne trovis vortojn necesajn por klarigi la motivojn, kial tiuj mensogoj kaj kalumnioj estas dissemataj. Li atestas, ke:

“Ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn”... . kaj tamen li finas per esprimo de espero, ke tiu fundamento “forigos almenaŭ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj”.

Tamen eĉ tiu espero, malakceptanta nur la malbonon de la nuntempo, estis malagrabla kaj neakceptebla por tiuj, kiuj venis al esperanto kun aliaj malpli idealistaj ideoj kaj konceptoj. Ili solidariĝis en sia rilato al ideoj kun la cara registaro, persekutanta pro samaj konceptoj la tolstoj anismon.

Tiuj personoj kaj inter ili la ĉefa — markizo de Beaufront  — jezuito kaj obskurantulo, siatempe insistis pri tio, ke per helpo de la “Deklaracio pri Esperantismo”, akceptita de la Bulonja Kongreso en la j. 1905, estu malpermesataj ĉiuj “esperoj kaj revoj, kiujn tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la esperantismo”.

Zamenhof volanta esti sincera — ne povis akcepti tiujn postulojn. Li deklaris al la II Kongreso Esperantista: “Se nin, la unuajn batalantojn por esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por esperanto. Ni ekkrios: kun tia esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utiligo, ni volas havi nenion komunan”.

La samon li ripetis ĉe la fino de sia parolado dum la III Universala Kongreso de Esperanto ( Cambridge  1907 j.).

“Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio vivu la celo kaj la interna ideo de la esperantistaro, vivu la frateco de la popoloj, vivu ĉio, kio rompas la murojn inter la gentoj”.

Ĝis la fino de sia vivo mem Zamenhof suferis grandan batalon inter siaj revoj — idealoj kaj la reala vivo.

Li komprenis nesufiĉecon de siaj proponoj, sed li ne sciis kiamaniere ilin vastigi kaj fortigi.

Jam dum la mondmilito en “Alvoko dediĉita al la eventuale okazonta ‘Kongreso por neŭtrala homa religio’” li projektis “starigon de neŭtrale-homa etika regularo” * .

*   E. Privat  “Vivo de Zamenhof”, London , 1920 j. p. 179.

Eble en tiu regularo li estus pli vaste kaj pli klare disvolvinta siajn soci-politikajn idealojn.

Tamen la morto veninta kaj longe daŭrinta Eŭropa milito malhelpis al realigo de tiu finplano de Zamenhof.

Personeco de Zamenhof

Zamenhof unuigis en sia menso du ideojn: 1) de racia lingvo internacia kaj 2) de certa politike-filozofia principaro por solvi la problemon de genta interbatalo.

Li brile sukcesis ĉe sia ideo unua. Li malsukcesis en la dua. Sed lia sindono kaj lia preteco oferi por siaj ideoj ĉion al li karan kaj sian personecon mem restas ekster iu ajn dubo.

Li havis neniom da gloramo persona. Volonte li kaŝis sian personon ĉiuokaze, kiam tio estis utila por liaj ideoj, kaj eĉ ĉiam, kiam tio estis ebla.

La raporto prezentita en la j. 1900 al la “Kongreso de la Franca Societo por progresigo de sciencoj” estis verkita de li. Tamen ĝis la j. 1910 li neniel deklaris sin aŭtoro de tiu siatempa ĉefverko en la primondlingva literaturo.

Nur dum la Washington a Kongreso (1910 j.) li konfesis por tiu ĉi raporto sian aŭtorecon.

Tiuj tendencoj kaŝi sian personecon kreskis ĉe Zamenhof kun la jaroj, des pli ke lia oficiala situacio de la aŭtoro de rapide vastiĝanta nova lingvo ĝenis lin kaj malhelpis al li libere paroli kaj agiti por plej karaj al li revoj, por liaj eraraj, sed ĉiuokaze bonintencaj idealoj de socia rekonstruo.

Dum la V Kongreso Esperantista en Barcelono (1909 j.) li diris:

“La mondo vidas en mi ĉiam la naturan reprezentanton de la anaro esperantista... Forte mi dezirus forrifuzi mian por mi tro turmentan rolon”.

Ĉe la 25-jara jubileo de Esperanto dum la 8-a Kongreso Esperantista en Krakow  Zamenhof fine deklaris:

“Permesu al mi, ke mi fine formetu de mi mian rolon. La nuna kongreso estas lasta, en kiu vi vidas min antaŭ vi: poste, se mi povos veni al vi, vi ĉiam vidos min nur inter vi”.

Li pravigis sian agon per tio, ke multaj ne aprobantaj lian personon aŭ liajn politike-filozofiajn principojn — malaprobas pro tiu kaŭzo esperanton.

Zamenhof esperis, ke liberigita de iu oficiala movadon reprezentanta rolo, li povos ankoraŭ pli sindone servi al sia idearo, paroli pri ĝi kaj senĝene serĉi la eblajn kuracilojn por la ekzistantaj sociaj malsanoj.

Sed li malsukcesis. Antaŭ la komenco de la X-a Kongreso Esperantista en Parizo eksplodis mondmilito. Zamenhof eĉ ne sukcesis pridiskuti kun siaj amikoj-sampensuloj la “Deklaracion pri Homaranismo”, publikigitan en la j. 1913.

Lasta tragedio de Zamenhof

E. Privat  en sia verko “Vivo de Zamenhof” rakontas, ke tuj post fino de mondmilito Zamenhof revis kunvoki “kongreson por neŭtrale-homa religio”.

Sed la mondmilito daŭris kaj ŝajne ne havis finon. Sur Ia preparita manuskripto — alvoko por tiu kongreso Zamenhof intersekve skribis ke la kongreso okazos en urbo svisa:

“en lastaj tagoj de decembro 1916”, poste “en la unuaj tagoj de aŭgusto 1917”, kaj finfine kun mano tremantaj: “post la fino de la milito”.

Por Zamenhof la kaŭzoj de mondmilito restis ne komprenitaj. Li ankaŭ ĉe la fino de sia vivo kapablis pensi nur pri lingvo neŭtrala kaj religio neŭtrala. Sed, ne penetrinte en la esencajn kaŭzojn de moderna kapitalismo kaj imperialismo, Zamenhof jam bone antaŭvidis, ke la rezultato de tiu milito estos nula, ke ĝi finiĝos per simpla flikado de la antaŭmilitaj ŝtatlimoj.

La “letero al diplomatio”, skribita dum la pasko 1915, estis lia cigno-kanto.

Li sin turnis ne al popoloj, sed al la formalaj reprezentantoj de tiuj popoloj — al diplomatoj.

Firma kaj klare-pensa menso de Zamenhof, tiel alte taksinta la rolon de kolektivismo ĉe kreado de nova lingvo, jam ĉesis kredi al kreaj fortoj de hom-masoj ĉe solvado de problemoj sociaj. Zamenhof, lasinta tiun senton kolektivisman, trafis en plej senesperan situacion.

Mankis al liaj proponoj firmeco. Mankis al Zamenhof kredo pri realigeblo de liaj proponoj.

Anstataŭ iuj klaraj kaj certaj kuraciloj por forigi la malbonaĵojn de la nuntempa socio — li povis fari nur kelkajn sugestojn paliativajn.

La “Letero al Diplomatio” enhavas nur unu solan postulon, ke post milito estu deklarite, ke ĉiu lando “morale kaj materiale plene apartenas al ĉiuj siaj filoj”. Li insistis ke grava jam estus rezulto de la milito, se anstataŭ naciaj nomoj de la ŝtatoj al ili estos donataj nomoj geografiaj (ekz. Peterburgio, Berlinio, Parizio).

Ankaŭ tiuj senkulpaj proponoj restis ne akcepteblaj por la diplomatoj dum pacaj konferencoj postmilitaj.

Nur en Sovet-Unio estis post la milito realigita plena kaj absoluta egaleco de nacioj kaj lingvoj. En la landoj venkintaj la nacia kaj lingva problemo estis neniel solvita.

Zamenhof mortis la 14 de aprilo de 1917 j. Liaj idealistaj revoj kaj esperoj fakte montriĝis mortnaskitaj jam pli frue, la 1 VIII 14, ĉe la unuaj kanonpafoj, komencintaj la mondmiliton.

II. Zamenhof — iniciatinto kaj teoriisto de la Lingvo Internacia

La ideo pri mondlingvo ĉe Zamenhof dum lia junaĝo

Talenta infano kaj junulo L. L. Zamenhof estis forte impresita de la intergenta batalado en lia nasko-urbo Bialystok  kaj lia nasko-lando Polio. La lingvokapabloj, kiujn li heredis de sia poliglota patro, kondukis lian inspiron al la ideo mond-lingva, kiu liaopinie povus mildigi tiun intergentan malamon. Persiste kaj seninterrompe li laboris por praktike solvi tiun problemon. Tiu persisteco kaŭzis, ke li, ne studinta speciale filologion kaj lingvosciencon, modesta praktikanta kuracisto, sukcesis solvi la problemon mondlingvan kun tia profundeco, kiun antaŭ li kaj post li elmontris nek unu esploranto tiukampa.

Zamenhof mem skribis en sia letero pri deveno de esperanto al N. Borovko : “La ideo, al kies efektivigo mi dediĉis mian tutan vivon, aperis ĉe mi en plej juna infaneco kaj de tiu ĉi tempo neniam min forlasadis: mi vivis kun ĝi kaj eĉ ne povas imagi min sen ĝi”. *

*  “Lingvo Internacia”, Upsala , 1896, NN 6-7.

La forta premo, kiun kaŭzis tiu ideo sur la tutan organismon kaj psikologion de Zamenhof montriĝas en la poezio “Mia penso”, verkita ankoraŭ antaŭ la publikigo de la Zamenhofa projekto internacilingva:

“Mia penso kaj turmento

kaj doloroj kaj esperoj!

Kiom de mi en silento

Al vi iris jam oferoj!

Kion havis mi plej karan

La junecon mi ploranta

Metis mem, sur la altaron

De la devo ordonanta!”

La letero al N. Borovko  rakontas, kiamaniere iom postevoluis la ideoj mondlingvaj de Zamenhof.

Dum sia junaĝo Zamenhof revis pri akcepto de lingvo internacia.

Tamen baldaŭ li komprenis ke tiuokaze “ni havus nur lingvon internacian por pli altaj klasoj de la societo”. *

*  “Fundamenta Krestomatio” p. 299.

Li ekkomprenis certegradan klasan karakteron de la estonta lingvo internacia kaj starigis principon “facileco de la lingvo por nekleruloj”. *

*  “Fundamenta Krestomatio” p. 308.

Komence li volis krei mallongajn elparoleblajn literkuniĝojn: ab , aba , aca , ada .... al kiuj li volis doni rolon de la vortoj en nova lingvo. Antaŭ unu jarcento la samajn ideojn esprimis unu el la pioniroj de la mondlingvo J. P. de Ria * .

*   J. P. de Ria de Baulmes en Suiss   “Palais de soixante quatre fenetres éclairent au Dictionnaire universel”   Petersburg , 1788.

Rusaj vortoj “ŝvejcarskaja”  kaj “parikmaĥerskaja”  kaŭzis, ke Zamenhof ekkomprenis la rolon simpligan de prefiksoj kaj sufiksoj, kiuj malampleksigas la fundamentan vortaron de la lingvo.

La evoluo de la penso Zamenhofa entenis la tutan evoluon kaj la tutan idearon de la homara penso, kiun produktis ducentkvindek-jara serĉado de la lingvo universala.

La principoj de racia gramatiko kaj de internacia vortaro

La kaŭzoj de sukceso Zamenhofa estis tio, ke li unua sukcesis submeti sian lingvo-sistemon al tiuj postuloj-premisoj, sen kiuj lingvo internacia ne povus ekzisti. Lin antaŭirintaj pioniroj de la lingvo internacia sukcesis solvadi nur po unu aŭ po du el la premisoj necesaj.

Franca filozofo Descartes , unu el la plej fruaj pioniroj de la ideo, jam konsideris kiel mem-kompreneblan unuan el tiuj premisoj .

En sia letero al abato Mersenne , datita la 20 XI 1629, li skribis:

“Tia lingvo havus nur unu sistemon de konjugacio, de deklinado kaj de vortderivado. Ĝi tute ne enhavus formojn malregulajn, kiuj aperas pro kutimo kripligadi lingvon. La konjugacio kaj vortderivado okazus kun helpo de prefiksoj kaj sufiksoj, aldonataj al la fundamentaj radikoj. Tiuj prefiksoj kaj sufiksoj troviĝus en la ĝenerala vortaro. Homoj malmulte edukitaj, per helpo de tiu vortaro facile ekuzos en daŭro de ses monatoj similan lingvon”. *

*   R. Descartes . “Œuvres completes”   Paris , 1897, Édition Cerf.   t. I , p. 76.

Tiu postulo de gramatiko facila fariĝis post Descartes  ĝenerale akceptita de ĉiuj projektantoj de artefaritaj lingvoj. Ĝi ankaŭ difinis la gramatikan strukturon de esperanto.

La sekvanta dua postulo  estis klare formulita nur en la j. 1855 de franca filozofo Charles Renouvier , kiu asertis ke “lingvo universala devas esti filozofia laŭ sia programo kaj empirika — laŭ sia vortaro, t. e. ĝia programo devas sin bazi sur logika analizo de pensado, kaj ĝia vortaro devas esti tirita el la lingvoj vivantaj”. *

*   Ch. Renouvier . “La revue philosophique et religieuse” . Paris , t. II p. 5685 ( Aout  1855).

Similaj ideoj pri nepra internacieco de la elementoj universallingvaj tamen ne fariĝis ĝenerale akceptitaj. Kelkaj projektoj de lingvo universala, bazitaj sur la principoj esprimitaj de Renouvier , restis tute ne rimarkitaj kaj sen subteno.

Nur Zamenhof, aperiginta dum la j. 1887 lernolibrojn de sia projekto, fakte unua  pli vaste diskonigis kaj reale aplikis la principon de internacieco.

Persista laborado kaj eksperimentado de Zamenhof

En la antaŭparolo al sia unua lernolibro Zamenhof montris klaran komprenon de tiu postulo kaj donis ĝustan analizon de la antaŭirintaj projektoj internacilingvaj:

“Ĉiuj ĉi provoj prezentis ĉu signaron por la necesaj elementaj esprimoj, ĉu akcelis simpligon de la gramatiko, kaj anstataŭon de la naturaj vortoj per aliaj arbitraj ... Provoj de tiu dua kategorio estis certaj lingvoj, sed ili enhavis nenian ‘internaciecon’” * . Samloke li konstatis: por ke sukcesu tiaj provoj mankas kaj ĉiam mankos “eblo de interkonsento” inter homoj malsame pensantaj.

*  Dro Esperanto, “ Meĵdunarodnij jazik  — Unua lernolibro (por rusoj)”, Warszawa , 1887. pp. 56 (La Zamenhofa traduko de la sama frazo en “Fundamenta krestomatio” estas pli arkaika kaj enhavas pluajn rusismojn).

En la jaro 1878 la lingvo ŝajnis finpreta. La 5-an de decembro tiujare Zamenhof, lastklasa gimnaziano, festis kun kelkaj siaj kamaradoj-sampensantoj naskiĝon de la nova “Lingve Universala”. Komencante studojn en Universitato li devis transdoni sian projekton al la patro por ke tiu ĝin konservu ĝis la fino de Ludovikaj Universitat-studoj.

La patro, nekomprenanta ideojn de sia filo kaj ilin ne simpatianta, bruligis la verkon * .

*   E. Privat  “Vivo de Zamenhof”. London , 1920. pp 58, 65.

En la j. 1881, kiam L. L. Zamenhof tion eksciis, li kuraĝe eklaboris por prepari novan lernolibron de Universala lingvo. Post la j. 1881 kaj ĝis la j. 1887 Zamenhof ne ĉesis ŝanĝi kaj modifi la lingvon — konforme al tiuj eksperimentoj, kiujn li faris kun ĝi, kiel tradukisto kaj verkisto.

En letero al N. Borovko , Zamenhof skribis: “dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon, kvankam en la j. 1878 al mi ŝajnis ke la lingvo jam estas tute preta”.

Tiu persisteco helpis al plua progreso de la verko Zamenhofa. Forestis rapideco simila al la lingvo-krea laboro de Schleyer  — aŭtoro de Volapük , kiu fakte skizis la lingvon dum unu nokto sendorma, kaj ĝin finpreparis en daŭro de kelkaj monatoj * .

*   R. Kniele , “Das erste Jahrzehnt des Weltsprache Volapük” , Ueberlinger   B.  1889. p. 4.

Nur du laborantoj sur la kampo mondlingva elmontris la saman persistecon kiel Zamenhof: J. Sudre *  — aŭtoro de Solresol  dum la jaroj 1817-1862, kaj C. Letellier * , preparinta dum la jaroj 1852-1886 4 volumojn dikegajn.

*   J. Sudre , “Langue musicale universelle” , Paris , 1866.

*   C. L. A. Letellier , “Cours Complet de langue universelle” . Caen , 1852-55, 4 vol.

Tamen tiuj pioniroj de la ideo sciis kaj sukcesis realigi nur la postulon unuan pri facileco de la gramatiko.

En letero al N. Borovko  Zamenhof asertas ke, tiel longdaŭre eksperimentante kun sia lingvo, li fine trovis kaj eksentis “spiriton de la lingvo”. Certe temis ne pri iu spirito sed pri trovo, certegrada kutima ekuzo de la lingvaj formoj plej oportunaj, simplaj kaj kompreneblaj.

Rezulte li povis en raporto al la Kongreso de Franca societo por progresigo de Sciencoj (en 1900) fiere deklari, ke li ĉion pripensis, ke li estas certa pri la formoj kaj vojoj de enkonduko de la Lingvo Internacia:

“Jes ni povas antaŭvidi, kia lingvo estos internacia, ni povas tion ĉi antaŭvidi kun plena precizeco kaj certeco, sen ia ombro da dubo”. *

*  “Aldono al la dua libro de la Lingvo Internacia”, Varsovio 1888, p. 3.

Raporto de Henry Phillips , prezentita al la Amerika filozofia societo, serioze esploranta la teoriajn premisojn por enkonduko de lingvo internacia, tute prave konstatis, ke “la principoj, sur kiuj ĝi (la Lingvo Internacia de D-ro Zamenhof) estas fondita, estas en la tuto maleraraj”. *

*  “Fundamenta Krestomatio”, p. 286.

Aglutina karaktero de esperanto

Zamenhof interalie sukcesis tre praktike solvi la problemon pri facileco kaj tuja uzebleco de la lingvo (“sendepende de tio — ĉu la mondo ĝin akceptos aŭ ne”).

Ekster la facila kaj simpla gramatiko — Zamenhof enkondukis ankoraŭ unu pluan novaĵon. En la unua lernolibro li skribis: “Mi enkondukis plenan dismembrigon de la elementaj konceptoj (ideoj), kiuj estas esprimataj per memstaraj vortoj. La tuta lingvo konsistas ne el gramatike ŝanĝataj formoj de diversaj vortoj, sed el vortoj neŝanĝeblaj”. *

*  Zamenhofan iom arkaikan tradukon de tiu frazo vidu en “Fundamenta Krestomatio”, p. 248.

Per tiu dismembrigo de la lingvoelementoj Zamenhof donis al nova lingvo karakteron aglutinan. Tamen li nenie uzis tiun terminon kaj, ne estante filologo, eble eĉ ne ĝuste prezentis al si la aglutinan karakteron de la tatar-turkaj lingvoj. Tiu speciala karaktero de esperanto, faciliganta ĝian studon kaj uzon, estis multe pli malfrue konstatita de la akademiano N. J. Marr  — aŭtoro de tiel nomata jafetida lingvoteorio.

En tiu punkto la profunda lingvopenso de Zamenhof realigis ideon esprimitan jam antaŭ du jarcentoj.

Bernard Lamy  — unu el postsekvantoj de Descartes  rakontas, ke la konata vojaĝisto-esploranto Jaques Thevenot , konatiĝinte kun la mirinda facileco de la tatarlingva strukturo, — proponis por faciligi studon de la ekzistantaj naturaj lingvoj — modifi ilian gramatikon laŭ la modelo de la lingvo tatara (t. e. lingvo aglutina) * .

*   Bemard Lamy   “La réthorique ou l’art de parler” , Paris   (1 édition 1670) t. I, ch. 9.

Kiel konsekvence obeis Zamenhof al tiu, memstare de li trovita, principo aglutina — montras rakonto de prof. E. Boirac , ke la vorton “edzino” (prenita el vortkombino Kronprincedzino konforma al la germana “ Kronprinzessin ”) Zamenhof dismembrigis je du vortoj memstaraj: “edzo” kaj “ino” * .

*  Oficiala Gazeto Esperantista, Paris , Decembro 1913, p. 144.

Zamenhof kiel filologo

Estas notinde ke Zamenhof penetrinta kun mirinda klareco kaj profundeco en la esencon de la problemo internaci-lingva, restis ĝis la fino mem sufiĉe ne kompetenta pri la lingvoscienco ĝenerala. Liaj scioj kaj konceptoj tiurilataj ne leviĝis super la meza nivelo de skolastika hindo-eŭropa lingvoscienco.

La progreseman, ekzemple, tendencon de la lingvoj modernaj riĉiĝi per formoj internaciaj — li pensis ebla malhelpi per akcepto de lingvo helpa internacia.

En Unua libro (p. 4) li skribis, ke pro studado de lingvoj fremdaj “la lingvoj estas ĝenataj en sia memstara evoluo, ili pruntas necesajn esprimojn kaj vortojn el fremdaj lingvoj”.

La samajn argumentojn li ripetis en sia raporto prezentita en la j. 1900 al la kongreso de Franca Societo por progresigo de sciencoj.

En tiu raporto konsiderojn, ke lingvoj kaj paroloj “dependas de la klimato, heredeco, kruciĝado de rasoj, historiaj kondiĉoj”, Zamenhof nomis “instruitaj paroloj, senenhava, pseŭdo-scienca babilado, kiu havas neniun sencon”. *  Li ne sukcesis suprenlevi sin ĝis kompreno, ke la lingvo estas senduba produkto de la bezonoj kaj de ekonomiaj kondiĉoj. Tial li ĉiam emis troigi la rolon de la lingvo, konjektante, ke ĝi povas havi memstaran sendependan funkciadon.

*  “Fundamenta Krestomatio”, p. 277.

En la analizo de la pasinto kaj antaŭvido de la estonto Zamenhof ripetis nur la ĝeneralajn frazojn de la biblia legendo pri Babilona turo kaj de la skolastika lingvoscienco. En sia parolado dum la I-a Bulonja s. M. Kongreso (1905 j.) Zamenhof diris: “En la plej malproksima antikveco la homa familio disiĝis kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian”.

La ideoj de modernaj lingvo-teorioj, intime ligantaj la lingvoevoluon kun la tuta historio de homa materia kulturo, pravigantaj la praktikajn postulojn-premisojn por Lingvo Internacia, starigitajn de Zamenhof, restis por li fremdaj.

Restis ĉe li iom da individualismo, da personeca idealismo, ĉar li firme kredis, ke “kreado de plena en ĉiuj rilatoj taŭga kaj vivpova lingvo postulas specialan talenton kaj inspiron”. *

*  “Fundamenta Krestomatio”, p. 305.

Kolektivismo en la kreado de la lingvo

Malgraŭ tiuj konceptoj individualistaj menso de Zamenhof trovis lokon decan por la kolektiva kreopovo de la adeptoj de sia ideo.

Jam en la “Aldono al la Dua libro de Lingvo Internacia” (pp. 6, 7) troviĝas tiaj esprimoj profunde-pensaj:

“Mi ne havis la intencon eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l’ kapo ĝis la piedoj... Unu homo tie povas esti nur iniciatoro sed ne kreanto . Lingvo Tutmonda devas esti pretigata paŝo post paŝo per la kunigita laborado de la tuta civilizita mondo... ...Komuna fundamento por la L. I. devas esti mia unua broŝuro (‘Lingvo Internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro’) ... Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo, tiel kiel ni vidas en ĉiu el la vivantaj lingvoj.”

En la sama broŝuro (p. 9) li pravigas tiun aserton, argumentante per la historia sperto de la lingvoj naturaj:

“Multaj timos, ke danke tiun vastan liberecon la lingvo internacia baldaŭ disfalos en multaj malsamaj lingvoj, sed kiu konas iom la historion de la lingvoj tiu komprenos, ke tiu timo estas tute senfonda, ĉar ni ĉiuj laboros sur tiu fundamento... tiu fundamento havos en la lingvo internacia tian saman signifon, kiun en ĉiu lingvo havis tiu lingva materialo, kiu estis en ĝi en la komenco de regula skriba literaturo.... novaj vortoj estis kreataj unu post unu laŭ la kreskanta bezono, kaj malgraŭ tio, ke ili estis kreataj dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto aŭ leĝdonanto la lingvo ne sole ne disdividiĝis, sed kontraŭe ĝi ĉiam pli unuformiĝis, la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdiĝis, antaŭ la foriĝanta komuna literatura lingvo”... Firma akcepto de tiuj gvidideoj permesis al Zamenhof samloke klare kaj ĝuste antaŭdiri la vojojn, kiujn sekvos la Lingvo Internacia, elektante el diversaj formoj — iujn formojn unuecajn — ĝenerale akceptotajn:

“Ĉar la lingvo internacia pli dependas de la volo de l’ homoj ol de aliaj kondiĉoj, — tiu proceso de unuformiĝado iros en ĝi multe pli rapide.”

“La vortoj kreitaj malfeliĉe baldaŭ perdiĝos, kaj la vortoj feliĉe kreitaj restos kaj eniros en la lingvon, la vortoj egale feliĉe kreitaj sed malegale sonantaj kelkan tempon batalos inter si kiel sinonimoj, sed jam post mallonga tempo ni vidos, ke unu el tiuj formoj estas uzata pli ofte ol ĉiuj aliaj formoj — kaj baldaŭ la unua formo elpuŝos aliajn formojn.”

Tiu ideo pri evoluo de la Lingvo Internacia sur bazo de kolektiva uzado sendepende de iu aparta persono estis neniam de iu antaŭ Zamenhof esprimita. Aŭtorrajto pri tiu ideo apartenas ekskluzive al Zamenhof kaj ĝuste tiu principo, kiel ni nun vidas kaj komprenas, antaŭdifinis progreson kaj prosperon de la afero internacilingva.

Kiel la ĉefan kaŭzon de Volapük -pereo Zamenhof konsideris mankon de libera evolupovo.

En sia kongresa parolado dum la VII Universala Kongreso de Esperanto en Antwerpen  (1911) Zamenhof diris:

“ Volapük  pereis ĉefe pro unu grava eraro, kiun ĝi enhavis: absoluta manko de natura evoluipovo; kun ĉiu nova vorto aŭ formo la lingvo devis konstante dependi de la decidoj de unu persono aŭ de facile inter si malpaconta personaro.”

“Se ne ekzistus tiu eraro, kiun korekti oni bedaŭrinde ne povis, Volapük  neniam pereus kaj ni ĉiuj verŝajne parolus volapük e.”

Zamenhofaj ideoj pri vojoj de esperanto-evoluo estis formale akceptitaj de la I-a Universala Kongreso en Bulonjo s/M. La 4-a punkto de la kongresa deklaracio proklamis: “Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La deviga por ĉiuj esperantistoj fundamento de la lingvo esperanto estas la verketo ‘Fundamento de esperanto’, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon.”

“Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimita per tiu materialo, kiu troviĝas en la ‘Fundamento de esperanto’, ĉiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same kiel estas farate en ĉiu lingvo.” En la j. 1908 dum Dresdena kongreso Zamenhof havis jam eblon ne antaŭdiri sed konstati realajn sekvojn el tiuj principoj:

“Nia lingvo konstante pliriĉigas kaj elastiĝas. Iom post iom aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortikiĝas, aliaj ĉesas esti uzataj... Nenie montriĝas ia diferenciĝado de nia lingvo laŭ la diversaj landoj, kaj ju pli spertaj fariĝas la aŭtoroj, des pli similiĝas reciproke ilia uzado de nia lingvo, malgraŭ la granda malproksimeco de iliaj lokoj de loĝado”.

Zamenhof kaj reformoj en esperanto

Zamenhof estis tamen sufiĉe singardema por supozi, ke la fundamento de la lingvo, kiun li starigis, krom la evoluo sur bazo de kolektiva uzado, povos bezoni ankaŭ certajn reformojn.

Tial en sia “Unua lernolibro” (p. 29) li promesis zorge registri ĉiujn kritikojn kaj post ilia esploro enkonduki en la lingvon ĉiujn ŝanĝojn necesajn.

Li antaŭvidis, ke tiuj eventualaj korektoj eble ne ĉiujn kontentigos.

“Tial se al iu tiuj korektoj ŝajnos nesufiĉaj — tiu ne forgesu, ke en la lingvo ankaŭ estonte ne estos malpermesitaj pluaj perfektigoj. Nur tiu rajto enkonduki perfektigoj apartenos ne al mi, sed al aŭtoritata ĝenerale akceptita akademio de la lingvo... *Ĝi povos en okazo de bezono, iom post iom nerimarkeble enkonduki ĉiujn necesajn perfektigojn”.

Fakte la sola racia ŝanĝo, kiun Zamenhof enkondukis en sian lingvo-fundamenton en la j. 1888, konsistis en anstataŭo de la formoj kian, tian ... per formoj kiam, tiam ... *

*  “Aldono al Dua libro de la Lingvo Internacia”, p. 5-6.

Jam pli malfrue en la j. 1894 por kontentigi dezirojn de kelkiuj siaj adeptoj Zamenhof presigis sur la paĝoj de la esperanta gazeto tiutempa serion da specialaj artikoj “Pri reformoj en esperanto” * .

*  “Esperantisto”, Nürnberg , 1894, NN 1-11.

Ĉar tiuj reformoj devis servi al la interesoj kaj postuloj de la ĉiam kreskanta diversnacia esperantistaro, en la No 3 de “Esperantisto”, 1894 j., Zamenhof skizis la ĉefajn principojn, kiuj devis esti bazo por la reformoj eventualaj:

“...Nia lingvo devas antaŭ ĉio esti plej facila por ĉiuj nacioj kaj kiom ĝi nur estas ebla, enhavi en si nenion, kio estas kontraŭ la kutimo de la nacioj kaj prezentus al ili fremdaĵon ... ... en nia pure praktika afero la neoportuna teoria logiko devas cedi al la pli oportuna praktika kutimo de la popoloj ... ... ni devas eviti ĉian superfluan bataladon kontraŭ la kutimoj de la popoloj, por ne malfaciligi senbezone la bataladon por nia lingvo”.

La reformoj proponitaj ne trovis aprobon ĉe la plej multo de la aktive voĉdonantaj pri tiu afero esperantistoj. En No 11 de “Esperantisto”, 1894 j. estis presita: “Fina rezultato de la voĉdonado”: — 157 — kontraŭ reformoj, kaj 107 por reformoj. Do la lingvo restis neŝanĝita.

Tamen ankaŭ post tiu voĉdonado Zamenhof prave konjektis, ke 264 esperantistoj ne povas antaŭdecidi pluan sorton de la helpa universala lingvo.

Tuj post publikigo de la rezultoj de voĉdonado li skribis:

“Kelkaj pensas, ke la farita decido malpermesas por ĉiam iun ŝanĝon en nia lingvo kaj faras ĝin por ĉiam tute rigida. Tio estas eraro, ĉar ĉiu ja devas bone kompreni, ke ni malgranda kolekto da homoj ne povas fari ian decidon por ĉiam en afero, en kiu laŭ nia espero poste partoprenos grandaj multegoj da aliaj homoj. La plimulto trovis ke pro diversaj kaŭzoj en nuna tempo nenio en la lingvo devas esti ŝanĝita; ĉu iam poste oni faros iajn ŝanĝojn aŭ ne — pri tio neniu decidis, nek povas decidi.”

Zamenhof stilisto kaj kreinto de lingvoformoj

Tiuj rezervoj al la neantaŭvideblaj korektoj de la lingvo — estis farataj de Zamenhof tute prave.

La persona sperto de Zamenhof en lingvopraktikado montris, ke, malgraŭ la profund-pensa kreo de la lingva fundamento, li same kiel aliaj esperantistoj ne ĉiam sukcesis tuj trovi kaj ekuzi lingvajn formojn plej oportunajn.

Li eraris akceptinte formojn tian, kian... anstataŭ la nuntempaj tiam, kiam... En “Unua lernolibro” ni trovas formon “dek milionoj homoj” (anstataŭ da homoj).

Ankaŭ en la “Dua libro de l’ Lingvo Internacia” kaj en “Aldono al la Dua libro,” ni trovas pluajn esprimojn, kiuj nun kaŭzus malsukceson de la abituriento ĉe la instruistaj kursoj esperantaj:

“mian laboron mi prezentas je l’ tempo de unu jaro ...” (anstataŭ je l’ daŭro ... aŭ “dum unu jaro” ... , aŭ “por jaro” ... *

*  Notu bone, ke la vortoj “daŭro” kaj “dum” jam estis akceptitaj en la “Unua lernolibro”.

“la publiko povu koniĝi tiun ĉi lingvon ĉiuflanke”.

“...kio li parolas pri aferoj tute sensignifaj.... kaj pri l’ aferoj efektive gravaj li ne parolas eĉ unu vorton”... (anstataŭ “kial li”).

“...artikuloj ...”

“...Mi subskribita ...” (anstataŭ “mi subskribinta”).

“...aldonita ...” (anstataŭ “sindona”).

“...fonda provado...” (anstataŭ “fundamenta, detala esploro”).

“...havos tian signifon, kiun havis...”

“...estus dezirata...” (anstataŭ “estus dezirinda”).

“Danke la unu gramatikon”. Similaj formoj kaj frazkonstruoj troviĝas en ĉiuj verkoj kaj skribaĵoj Zamenhofaj de la unua periodo esperanta. Ili estas troveblaj ankaŭ en la “Fundamenta krestomatio”.

Uzo de plej multo el tiuj formoj estas klarigebla per senkonscia traduko esperanten de formoj kaj parolturnoj nacilingvaj (ĉefe rusaj kaj polaj).

Zamenhof prave konsilis: “Naciajn idiotismojn ni devas eviti kaj ni devas peni traduki ilian sencon en maniero plej logika kaj internacia” * .

*  “La Revuo”, Paris , 1907, Oktobro.

Sed tiu internacia maniero povis aperi nur kiel rezulto de kolektiva uzado kaj reciproka interŝanĝado de la lingvo-sperto. Zamenhof estis eĉ devigita sin pravigi:

“Kelkaj esperantistoj pensas ke mi uzas en miaj verkoj stilon slavan. Tia opinio estas tute erara” * .

*  “La Revuo”, Paris , 1906, Decembro.

Li estis ne prava, almenaŭ se temis pri liaj artikoloj kaj verkoj unuaj.

Rimarkeble boniĝis la stilo de Zamenhof jam post 2-3 jaroj de praktika esperanto-apliko.

La stilo kaj la vorto-formoj esperantaj multe pli progresis dum la j. 1888-1890 ol dum la jaroj 1881-87 ĉar serĉadon kaj akcepton de tiuj aŭ aliaj lingvo-formoj partoprenis jam ne unu persono, sed multaj diverslandaj adeptoj de la sama lingvo.

Eventuala rolo de sciencaj kaj ŝtataj aŭtoritatoj en akcepto de Lingvo Internacia

Zamenhof sciis, ke lia persona aŭtoritato de okulisto neniel povis imponi la mondon sciencan kaj oficialan.

Do ankaŭ pro konsideroj pure taktikaj li agis saĝe, deklarante, ke li opinias sin nur iniciatinto de la lingvo, kaj tute ne ĝia tutsola kreanto.

Plurfoje defendante sian ideon kaj sian lingvo-sistemon antaŭ rondoj sciencaj li faris samtempe certajn riverencojn antaŭ ili.

En sia kongresparolado dum la IV Universala Kongreso en Dresden  (1908) Zamenhof diris:

“Kiam antaŭ 20 jaroj la Amerika Filozofia Societo volis preni la aferon de Lingvo Internacia en siajn manojn, tio estis por la aŭtoro de esperanto tiel altega kaj neatingebla aŭtoritato, ke li tuj decidis fordoni ĉion al la manoj de societo ...” En sia raporto, prezentita dum la j. 1900 al la kongreso de Franca Societo por progresigo de Sciencoj Zamenhof analizis detale la demandojn: 1) ĉu la Lingvo Internacia estas bezona, 2) ĉu ĝi estas ebla kaj 3) ĉu oni povas ĝin praktike enkonduki. Al ĉiuj-ĉi demandoj li donis klarajn kaj ĝustajn respondojn.

Sed al la kvara demando — kiam kaj kiamaniere okazos tiu enkonduko de la lingvo — Zamenhof respondis hezite, supozante, ke finfine por solvi tiun demandon (se ĝi ne estos solvita per societo mem) intervenos la registaroj * .

*  “Fundamenta Krestomatio”, p. 247.

Li asertis: “Apartaj personoj kaj societoj tie-ĉi nenion povos fari, ili povus nur konstante instigadi la registarojn, sed mem solvi la demandon sen enmiksiĝo de la registaroj ili ne povus”. *

*  “Fundamenta Krestomatio”, p. 284.

Insistante pri sia teorio, ke Lingvo Internacia evoluas same kiel naciaj lingvoj, li tamen rezervis al la registara interkonsento povon enkonduki en tiun lingvon ĉiujn necesajn reformojn kaj ŝanĝojn * .

*  “Fundamenta Krestomatio”, pp. 313-314.

Zamenhof sentis sin kvazaŭ ĝenata kaj kvazaŭ volis antaŭ certaj rondoj pravigi sian kuraĝon esti kreinto de artefarita lingvoprojekto. Li certigis, ke li tion faris nur “ĉar ĉia batalado abstrakta kaj teoria ordinare al nenio kondukas”. *

*  “Fundamenta Krestomatio”, p. 284.

Jam pli malfrue, kiam la mondo esperanta fariĝas pli ampleksa kaj impona kaj kiam ĝi jam certagrade sendependiĝis de la personeco Zamenhofa, tiu lasta trovis aliajn vortojn por difini la ĝustan rolon de eventualaj aŭtoritataj komitatoj internacilingvaj.

En Dresdena Kongreso (1908 j.) parolante pri la interveno de Amerika filozofia societo, kaj ĝia provo preni la aferon Mondlingvan sub sia gvido Zamenhof diris:

“Feliĉe la entrepreno de la Amerika societo ne sukcesis. Mi uzas la vorton ‘feliĉe’, ĉar efektive nun, kiam mi estas pli sperta, por mi estas afero tute senduba, ke se la entrepreno de tiuj teoriistoj daŭrus iom pli longe, la tuta ideo de Lingvo Internacia jam de longe estus senkreditigita kaj enterigita por ĉiam, aŭ almenaŭ por tre longa, longa tempo.”

Lastfoje Zamenhof pri la ebla rolo de registaroj ĉe solvo de tiu problemo parolis dum la VI-a Kongreso en Washington  (1910 j.):

“La celo por kiu ni laboras povas esti atingita per du vojoj: aŭ per laborado de homoj privataj, t. e. de la popolaj amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj. Plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta”.

Se eĉ la registaroj kreus iun specialan komisionon, tiu lasta — laŭ opinio Zamenhofa — povus argumenti nur jena-maniere:

“Anstataŭ fari tute senbezone kaj sencele riskajn novajn eksperimentojn ni simple akceptu tion, kio jam ekzistas, ni donu al ĝi la aŭtoritatan apogon de la registaroj ...” Tian sian opinion Zamenhof pravigadis tiel:

“...Se la komitato traktos sian taskon serioze, ĝi ne riskos preni sur sin mem la kreadon de tute nova lingvo, nek prenos alian lingvan projekton, kiun la vivo ankoraŭ ne sufiĉe elprovis”.

Zamenhofaj ideoj por progresigi la aferon de Mondlingvo

Zamenhof bone komprenis malfacilecon de sia penado iniciati kreon de reale funkcianta lingvo internacia. Por lia reputacio de juna kuracisto estis tre riska la tuta entrepreno. Sed konvinko, ke li ĉion antaŭvidis kaj laŭeble ĉion antaŭpreparis, permesis al li skribi en la Unua Lernolibro:

“Kelkaj feliĉaj ideoj, rezultoj de meditado, kuraĝigis min kaj instigis min provi, ĉu mi ne sukcesos venki sistemece ĉiujn malhelpojn por kreo kaj enkonduko de racia universala lingvo”.

Kiel ĉefan sian taskon praktikan li konsideris — venki indiferentecon de la mondo. Li volis tion atingi, kolektante specialajn promesojn de personoj, kiuj studos la lingvon se entute dek milionoj da similaj promesoj estos kolektitaj.

Sed en tiu sia provo Zamenhof malsukcesis. Jam post unu jaro Zamenhof fakte lasis la esperon finkolekti tiun nombron da promesoj kaj direktis ĉefan atenton al tuja praktika ekuzo de la lingvo. Li skribis: “Sendepende de l’ iro de voĉdonado en tiu ĉi lingvo estos eldonotaj libroj kaj la afero sin movos antaŭen”. *

*  D-ro Esperanto, “Dua libro de l’ Lingvo Internacia”, Varsovio 1888, p. 14.

Li mem montris modelon por tia senpere praktika agado kaj propagando. Lingvo-projekto de Zamenhof estis unua, kiu aperis samtempe en kvar lingvoj (rusa, pola, germana, franca), kaj kiu havis post tri jaroj aldonojn en pluaj naŭ lingvoj: angla, hebrea, sveda, hispana, latva, rumana, dana, bulgara, itala.

La praktika uzo de lingvo kaj kresko de la esperantistaro

Tiel agante — Zamenhof sukcesis praktike rapidigi la ĉiam pli kreskantan publikan uzadon de la lingvo. Li bone komprenis gravecon de tiu punkto. Ĝuste tial duoble pravis liaj vortoj suprecititaj pri la entrepreno de Amerika filozofia societo, kiel tiu de “teoriistoj”. Li komprenis, ke la sukceso de lia lingvo estis speciale ŝuldata al tiu adeptaro, kiu partoprenis en la komenca uzado kaj pliriĉigado de la lingvo.

Tiurilate la tiel nomata interna ideo de esperantismo faris al la lingvo grandan kaj gravan servon. Ĝi grupigis ĉirkaŭ Zamenhof aron da personoj — samideaj. Kun tiuj personoj Zamenhof havis ne nur komunan lingvon, sed ankaŭ la samajn aspirojn. La unuaj verkoj literaturaj en esperanto, la unuaj esperantaj poemoj entuziastaj pri paco kaj amo inter nacioj — helpis gardi kontraŭ disfalo la komunan idearon kaj la komunan lingvon de unuaj esperantistoj. Jam en multe pli posta tempo venis al esperanto homoj pli realaj, ne logitaj per la efemera interna ideo. Ili komencis uzi tiun lingvon, ili komencis uzi ĝin kiel batalilon unu kontraŭ la alia. Sed la lingvo atingis tiutempe jam tian gradon da forteco, kiam internaj diskutoj de esperantistoj plu nepovis minaci la unuecon kaj pluan evolupovon de la lingvo.

Certe ankaŭ la praktika aplikado de Volapük , aperinta sep jarojn antaŭ la apero de esperanto, estis antaŭenpuŝata per la samaj idealoj.

Por tion kompreni sufiĉas tralegi la himnon volapük istan:

“Amikecon plifortigi

Ni klopodu kun fervor’

Provu revon realigi,

Voku ni kun lingvaŭtor’:

En la tuta homa rond’

Unu lingvo por la mond’.” *

*  rigardu: “Al Eterna Lumo”, Vitebsk , 1921, NN 3-4, p. 10.

Sed aŭtoro de Volapük  — J. Schleyer  ne realigis la premison pri la internacieco de lingvaj elementoj. Zamenhof en la artikolo “Esenco kaj estonteco de la Lingvo Internacia” skribis: “ Volapük  solvis nur la demandon de la gramatiko, kaj la vortaron ĝi lasis tute sen atento, doninte simple tutan kolekton de diversaj elpensitaj vortoj”. *

*  “Fundamenta Krestomatio”, p. 310.

Kun paso de jaroj Zamenhof trovis aliajn vortojn por estimi la laboron de J. Schleyer . Li principe akceptis, ke Volapük , eĉ ne konstruita sur la bazo de internaciaj elementoj, sed tamen difinata per libera evoluo kaj kolektiva kreado, sukcesus progresi kaj akiri la formojn necesajn. En la parolado dum la Antwerpen a kongreso (1911 j.) Zamenhof diris:

“Antaŭ Schleyer  oni ankaŭ revis pri Lingvo Internacia; oni provis labori por ĝi, sed tio estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj en regiono de revoj. Li estis la unua, kiu diris al si: por lingvo internacia mi volas ne revi, sed labori; dum ĉio ĉirkaŭe dormis, li estis la unua, kiu praktike kreis la internaci-lingvan movadon.”

“ Volapük  ne estis venkita de esperanto, ĝi pereis per si mem (pro manko de evolupovo) en tiu tempo, kiam esperanto estis ankoraŭ tro malforta por iun venki.”

Tiuj vortoj formulas gravan praktikan premison por la Lingvo Internacia, premison, kiun sukcesis efektivigi nur Schleyer  kaj Zamenhof.

Lingva unueco de esperantistoj

En sia kongresparolado dum la j. 1908 ( Dresden ) Zamenhof diris:

“En la unua tempo, vidante ke nia afero progresas tre malrapide kaj malfacile, multaj esperantistoj pensis, ke la kaŭzo de tio kuŝas en nia lingvo mem, ke, se ni nur ŝanĝos tiun aŭ alian detalon, la mondo tuj venos al ni en granda amaso”.

Tiuj pensoj kondukis esperanton al la periodo de reformoproponoj de la j. 1894.

Tamen la plejmulto de esperantistoj trovis la proponitajn reformojn senutilaj aŭ nenecesaj (vidu p. 35).

Nur “kelkaj tre malmultaj malkontentuloj forlasis esperanton kaj kune kun kelkaj ne-esperantistoj, kiuj rigardis sin kiel plej kompetentaj en la afero de Lingvo Internacia, komencis inter si ĝis nun ankoraŭ ne finiĝintan kaj neniam finiĝontan diskutadon pri diversaj lingvaj detaloj ...”. Zamenhof prave nomis tiun diskutadon “neniam finiĝontan” ĉar finon al tia teoria diskutado povus doni nur praktika kolektiva uzado kaj eksperimentado. Kaj la sola bazo por tia eksperimentado — praktike uzantaj la lingvon esperantistoj — restis ekster atingopovo de tiuj reformistoj kaj projektistoj.

En la sama parolado Zamenhof konstatis: “De la tempo, kiam la esperantistoj ĉesis paroli pri reformoj, komenciĝis por esperanto periodo ĉiam pli kaj pli brilanta. En la komenco, sub premo de tre grandaj malhelpoj eksteraj ni progresadis tre malrapide kaj malfacile”.

Poste la progresado fariĝis pli rapida. Tamen ankoraŭ ne venis la tempo, por ke iuj registaraj aŭ sciencaj aŭtoritatoj intervenu kaj decidu pri la reformoj en la lingvo kaj la reformoj, kiujn pridiskutus kaj pri kiuj decidus la esperantistaro mem, kaŭzus nur danĝerajn skismojn en la movado.

Tial Zamenhof rifuzis intertrakton pri reformoj kun ne sufiĉe aŭtoritata “Delegitaro por akcepto de Lingvo Internacia” kaj en sia “Cirkulera letero al ĉiuj esperantistoj” la 18 I 1908 li skribis:

“Nun kiam ni estas ankoraŭ tro malfortaj ni povas atingi nian celon nur per severa disciplino kaj per absoluta unueco”. Tiu disciplino estis despli necesa, ĉar:

“Lingvoj naturaj kreskas tute trankvile, ĉar kun tia lingvo neniu kuraĝos fari iajn eksperimentojn aŭ fleksi ĝin laŭ sia gusto, sed pri lingvo artefarita ĉiu opinias, ke li havas rajton, povas aŭ eĉ devas direkti la sorton de la lingvo laŭ sia kompreno”. *

*  Kongresa parolado dum la VIII Universala kongreso en Krakow  (1912).

Do necesis disciplino, unueco same en la lingvo-uzado kiel ankaŭ en la kompreno pri la vojoj de lingvo-evoluo.

Zamenhof ĉiam substrekis kaj ĉiel defendadis la plej gravajn por internacilingva movado premisojn de libera evoluo kaj de praktika uzo kaj eksperimentado.

Rolo de Zamenhof en la internacilingva movado

Zamenhof kun la tuta modesteco kaj profunda komprenemo, kiujn li posedis, neniam pretendis esti gvidanto de la movado, kiun li mem iniciatis.

Jam en la j. 1888 li deklaris: “Kreinte la fundamenton de lingvo, mi nun deprenas de mi tutan aŭtoritaton nur t ial, ke mi profunde kredas ke tion postulas la interesoj de l’ afero”. *

*  “Aldono al Dua Libro de l’ Lingvo Internacia”, p. 12.

Troviĝas atestantoj, kiuj komunikas, ke parolante pri la publikigo de la “Unua Lernolibro” Zamenhof diris: “Eĉ se mi tiam estus mortinta, la lingvo povus evolui sen mia helpo, el ĝia propra fundamento”. *

*   A. Zakrzewski , “Historio de Esperanto”, Varsovio, 1913, p. 9.

La Deklaracio de la Unua Kongreso Esperantista dum 1905 j. proklamis sendependecon de la lingvo de iu ajn persono.

En Washington a Kongreso (1910) Zamenhof ree kaj kategorie konstatis:

“Por ŝanĝi ion en la natura irado de la internacilingva afero mi estas tiel same senpova, kiel ĉiu alia persono”.

Dum la VIII Kongreso de j. 1912 en Krakow  Zamenhof lasis sian oficialan rolon en la esperanto-movado.

Prezidanto de la IX Kongreso en Bern  (1913 j.) R. de Saussure , parolante pri tiu rezigno prave diris: “mi opinias, ke li agis saĝe kaj por la bono de nia movado, ĉar povus esti malutile kaj eĉ danĝere, elekti iun el la esperantistoj, eĉ la plej eminentan, kiel kvazaŭ heredontan aŭ posteulon de Zamenhof”. *

*  “Esperantista Dokumentaro, Kajero XXVI”, Paris , 1914. p. 96.

La rolo de Zamenhof en la historio de Lingvo Internacia estis finludita kaj de tiu tempo apartenis jam al historio.

Jam kiel historiistoj ni devas karakterizi Zamenhofon — iniciatinton de la praktika Mondlingva movado.

Malakceptante kaj eĉ kontraŭbatalante la tutan politike-filozofian idearon de Zamenhof, ni devas kliniĝi antaŭ liaj lingvo-ideoj, kiuj, unuiĝintaj en lia menso, estiĝis potenca forto. Tiuj ideoj kaj tiu forto kreis fortikan movadon internacilingvan kaj praktike renversis multajn el la ideoj kaj teoriaj konsideroj de antaŭirintaj Zamenhofon lingvistoj kaj lingvo-teoriistoj.

Ankaŭ ni devas konstati, ke por ĉefverko de Zamenhof esperanto ĉe ĝia komenca ekfloro liaj fuŝaj politike-filozofiaj ideoj eĉ estis utilaj. En realeco tiuj ideoj flankaj, malprosperaj, se ili estas konsiderataj sendepende de la esperanto-evoluo, tiuj ideoj faris certan servon al la lingvo kaj utilis kiel bona komenco por ĝia fermento.

Dank’ al sia persisteco kaj penso profunda, Zamenhof sukcesis enkorpigi en sian lingvoprojekton ĉiujn postulojn-premisojn necesajn por reala ekzisto de la Lingvo Internacia.

Tiuj postuloj-premisoj estis jenaj:

1) simpligita kaj racia gramatiko, 2) internacieco de la lingvo-elementoj, 3) libera evoluo kaj memstara, sendependa de iu ajn persono, kresko de la lingvo-materialo, 4) praktika apliko kaj uzo de la lingvo.

Antaŭ Zamenhof kaj post li ĉiuj projektantoj de lingvoj artefaritaj solvadis nur po unu, po du el tiuj premisoj. Zamenhof solvis ĉiujn kvar, kaj samtempe lia modesteco permesis plej nerimarkeble kaj sendolore apartigi lian personecon de la sorto kaj estonto de la lingvo.

La kaŭzo de la progreso de Lingvo Internacia kaj de esperanto troviĝas en Zamenhofaj lingvo-ideoj, en la lerte kombinitaj principoj de esperanto-konstruo kaj en la tuta agado de Zamenhof.

Personeco de Zamenhof ricevas ĝustan kaj meritan takson ĉe tiuj rondoj kaj tiuj sociklasoj, kiuj volas partopreni en la rekonstruo pli bona de la sociordo nuntempa kaj kiuj por rekonstruo volas uzi ĉiun brikon utilan kaj taŭgan. Ĉiuokaze ne al tiuj rondoj kaj klasoj estis direktita la parolo de Zamenhof dum la VIII kongreso en Krakow : “Se al iu ne plaĉas mia per sono aŭ miaj politike-religiaj principoj, li fariĝas malamiko de esperanto”.

Per sia lingvo-verko Zamenhof konstruis al si mem kaj al sia vivlaboro neforigeblan monumenton en la historio de la homara evoluo.